Esperanto Ilustrita

Esperanto Ilustrita Virtuala Esperanto-revuo. Novaĵoj el la tutmonda esperantista movado. Novaĵoj pri la tutmonda Esperanto-movado. Recenzoj de libroj kaj KD-j. Kuriozaĵoj. Radio.

Amaskomunikiloj. Redaktoro: Fabiano Henrique.

30/09/2023

Tudo pronto para o programa Esperanto, a Lingua da Fraternidade deste sábado. Hoje teremos uma entrevista especialíssima com o comunicador Givanildo Costa, que vai bater um papo com seu público querido e falará como está a sua recuperação. É daqui a pouco, às 10h, pela Rádio Rio de Janeiro - AM 1400 kHz.

Nova numero de japana Esperanta revuoEstis eldonita la januara kajero de La Revuo Orienta, publikigita de JEI (Japana Es...
06/01/2023

Nova numero de japana Esperanta revuo

Estis eldonita la januara kajero de La Revuo Orienta, publikigita de JEI (Japana Esperanto-Instituto).

El la enhavtabelo:
* Nova jaro, nova revo (Ikuko Kitagawa)
* Danco de skeletoj
* Krucvorto
* Novaĵoj Hokitaj de Okita
* El la Japana Gazetaro
* Tra la Mondo

Aliaj informoj legeblas ĉe: www.jei.or.jp/2023-01_ro/

Liro Esperantista - La Nova Jaro (K. Boguŝeviĉ)Feliĉa estu Jaro NovaPor ĉiuj ni, amikoj karaj!Kaj venu ĝi al ĉiu koroKun...
31/12/2022

Liro Esperantista - La Nova Jaro (K. Boguŝeviĉ)

Feliĉa estu Jaro Nova
Por ĉiuj ni, amikoj karaj!
Kaj venu ĝi al ĉiu koro
Kun ĝiaj ĝojoj malavaraj!

Espero sankta nin vigligu
En nia paca batalar’,
Ke baldaŭ pli efektivigu
La belan sonĝon de l’ homar’.

Kaj amo sankta nin kunigu
En nia glora la afer’
Kaj kiel fratojn kolektigu
Sub sankta signo de l’ Esper’.

Feliĉa estu Jaro Nova
Por ĉiuj ni, amikoj karaj!
Kaj venu ĝi al ĉiu koro
Kun ĝiaj ĝojoj malavaraj!

Aŭtoro: K. Boguŝeviĉ
El la revuo Lingvo Internacia (decembro 1898)

"Mi estas Pelé" estas la Esperanta versio de la aŭtobiografio de Edson Arantes do Nascimento, originale titolita "Eu sou...
31/12/2022

"Mi estas Pelé" estas la Esperanta versio de la aŭtobiografio de Edson Arantes do Nascimento, originale titolita "Eu sou Pelé". Francisco Almada tradukis ĝin el la portugala lingvo. Roberto das Neves kaj Francisco Wechsler reviziis. La verko estis lanĉita en Julio 1971, okaze de la 6-a Brazila Esperanto-seminario, okazinta en la urbo Campos dos Goytacazes (norda regiono de ŝtato Rio-de-Ĵanejro).

Ligilo:

Novaĵoj el la tutmonda Esperanto-movado. Recenzoj de libroj kaj KD-j. Kuriozaĵoj. Filmoj. Eventoj. Opinio. Intervjuo.

“Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale por ilin alproksimigi kaj faciligi al ili la interrilatojn amikajn ...
30/12/2022

“Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale por ilin alproksimigi kaj faciligi al ili la interrilatojn amikajn kaj sportajn.”

Edson Arantes do Nascimento (el la libro "Mi Estas Pelé", eldonita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en 1971)

Aliĝu al la 3-a Virtuala Kongreso Sekve de la du sukcesaj Virtualaj Kongresoj okazintaj en 2020 kaj 2021, ĉi-jare UEA or...
25/10/2022

Aliĝu al la 3-a Virtuala Kongreso

Sekve de la du sukcesaj Virtualaj Kongresoj okazintaj en 2020 kaj 2021, ĉi-jare UEA organizas la 3-an Virtualan Kongreson kvartage fine de novembro, inter la datoj 24-27.11.2022: https://vk.esperanto.net. Se tiu ĉi modelo sukcesos, ĝi eventuale fariĝos konstanta aranĝo, suplemente al la UK. Kaj alia novaĵo estas, ke ĝi okazos samtempe kun Retoso 2022, la reta evento de TEJO.

La 3-a VK havos kiel temon la saman temon de la 107-a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". Unu el la celoj nun okazigi la VK-n pli proksime de la fino de la jaro estas elstare doni al la temo de la UK pluan traktadon dum la jaro. Do la 3-a VK devos havi specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj.

Samtempe la VK utilos kiel retrospektivo de la jaro, kun rememorigoj pri diversaj gravaj okazoj. En 2022 i.a. estis la 135-jariĝo de Hector Hodler, la 125-jariĝo (samtempe 85-jariĝo de la morto) de Eŭgeno Miĥalski, la 100-jariĝo de Eli Urbanová (samtempe 10-jariĝo de ŝia forpaso), la 100-jariĝo de Rejna de Jong, la 100-jariĝo de la Esperanto-radiofonio, la 80-jariĝo de la morto de Lidja Zamenhof, la 70-jariĝo de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) k.a. Aldone al tiuj rememoroj estos ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, aŭtoroj kaj artistoj.

Krom rigardo al la pasanta jaro, la VK ankaŭ estos vitrino por novaĵoj: oni prezentos laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino kaj ĝiaj diversaj programeroj: i.a. pri Belartaj Konkursoj, Esperantologia Konferenco, scienca programo ktp. Klasike estos la virtuala Movada Foiro (spaco por landaj kaj fakaj asocioj kaj aliaj temgrupoj) kaj prezento de agado de la komisionoj de UEA. Kaj Retoso 2022 proponos riĉan programon allogan al junuloj de ĉiuj aĝoj.

Aliĝi al la 3-a VK kaj Retoso 2022 jam eblas: https://vk.esperanto.net. La aliĝo estas senpaga por aktualaj individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 (por tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 18-a de novembro). Se vi ankoraŭ ne estas aktuala IM por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK por ĝui la senpagan aliĝon. Okazigi virtualan eventon havas kostojn, do donacoj bonvenas. Ĉiuj, kiuj donacos 50 EUR aŭ pli aperos kiel Subtenanto de VK. Bonvenon aliĝi!

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (n-ro 1070)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj Antaŭ 77 jaroj, post la teruraĵoj de la Dua Mondmilito, 51 nacioj ra...
24/10/2022

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj

Antaŭ 77 jaroj, post la teruraĵoj de la Dua Mondmilito, 51 nacioj ratifis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiel kreiĝis la plej granda kaj vere tutmonda organizo, la plej ambicia diplomatia klopodo por internacia paco. UN, nuntempe konsistanta el 193 membraj ŝtatoj, fariĝis la plej grava forumo por trakti tutmondajn aferojn.

UN ne regas, sed kunvenigas: ĝi estas la ununura loko kie la nacioj de la mondo povas kunveni kiel tuto, diskuti komunajn problemojn kaj trovi komunajn solvojn. Kompreneble, ĉio dependas de la nacioj mem, de la volo krei mondon kiu funkcias laŭ la valoroj de la Ĉarto de UN: paco, justeco kaj socia progreso.

La mondo (tio estas ni ĉiuj kaj la naturo kie ni vivas) bezonas renovigitan decidon de la registaroj realigi tiujn celojn. Ni devas firme kaj konstante aŭdigi nian deziron vivi en tiu mondo kie ĉiuj estas liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj, kaj ĉiuj povas kunvivi en harmonio kun la natura medio.

Kiel diris la Prezidanto de la 77-a Ĝenerala Asembleo de UN Csaba Kőrösi, oni bezonas solvojn pere de solidareco, daŭripoveco kaj scienco. Ni bezonas konstrui surbaze de tio kio unuigas nin, kaj konstrui konfidon.

Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908, laboras por montri la gravecon de la lingva flanko en la klopodoj por internacia kompreniĝo. Pro tio, nia organizo havas konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun UNESKO, nuntempe aktivas en la estraro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO) kaj ties Komitato pri Lingvoj, kaj subtenas la laboron de la studgrupo pri lingvoj kaj UN.

Inter la celoj de nia organizo, estas agado por superi la lingvan problemon en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon. Ni subtenas lingvan justecon, por ke ĉiuj estu aŭskultataj en decidoj por la estonteco de la homaro.

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, ni salutas tiun organizon tiel esencan por la estonteco de nia planedo, promesas nian daŭran kunlaboron, kaj apelacias al la membraj ŝtatoj de UN flankenmeti siajn diferencojn kaj labori ne por siaj propraj interesoj sed por la interesoj de ni ĉiuj.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (n-ro 1071)

Bitigita la kolekto de la revuo KontaktoLa kolekto de la revuo Kontakto estis tute ciferecigita. La gazeto de Tutmonda E...
24/10/2022

Bitigita la kolekto de la revuo Kontakto

La kolekto de la revuo Kontakto estis tute ciferecigita. La gazeto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas eldonita ekde 1963. La laboron plenumis laborgrupo konsistanta el volontuloj de la centra oficejo kaj esploristoj de la historio de la junulara Esperanto-movado. La dosieroj estas senpage legeblaj kaj elŝuteblaj en pdf-formato ĉe https://uea.org/revuoj/kontakto.

Kovrilo de la septembra kajero de La Revuo Orienta, publikigita de JEI (Japana Esperanto-Instituto)El la enhavtabelo:* E...
09/09/2022

Kovrilo de la septembra kajero de La Revuo Orienta, publikigita de JEI (Japana Esperanto-Instituto)

El la enhavtabelo:
* Esperanto kaj mi (Warut Bunprasert)
* Renkontiĝoj kun Alilandaj Samideanoj: En Budapeŝto (UEDA Satoŝi)
* La Premio Ossaka en 2022
* Krucvorto
* Novaĵoj Hokitaj de Okita
* El la Japana Gazetaro
* Tra la Mondo

Aliaj informoj legeblas ĉe: https://www.jei.or.jp/2022-0809_ro/

Esperantlingvaj advokatoj kolektiĝas en nova internacia asocioEstis fondita la Unio Internacia de Advokatoj Esperantling...
08/09/2022

Esperantlingvaj advokatoj kolektiĝas en nova internacia asocio

Estis fondita la Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj (UIAE). Tiun grupon kunordigas doktoroj Miguel Faria de Bastos kaj José Querino de Macêdo Neto, el Brazilo.

La ĉefaj celoj de la nova asocio estas la integriĝo de advokatoj el la tuta mondo, same kiel la interŝanĝo de informoj kaj spertoj en la kampo de Juro. Ĉiu advokato (laboranta aŭ emerita), advokatfirmao aŭ staĝanto povas aliĝi al la UIAE. La formaligo de akcepto tamen dependas de aprobo de la estraro.

UIAE havas sian proprajn retejon kaj podkaston. La statuto legeblas en ĝia retejo. La aliĝo estas senpaga kaj devas esti farita ĉe www.uiaeesperanto.com.

Kovrilo de la septembra kajero de la revuo Esperanto, eldonita de UEAElstaraj artikoloj:* Lingvo, vivo, tero: La Jardeko...
07/09/2022

Kovrilo de la septembra kajero de la revuo Esperanto, eldonita de UEA

Elstaraj artikoloj:
* Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
* Universala Kongreso: Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
* 12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo
* La nova Estraro de UEA elektita en Montrealo
* Belartaj Konkursoj: Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022

Tiu eldono alireblas ĉe https://uea.org/revuoj/esperanto/?enhavo=Sept2022Reta.pdf.

Partoprenu en Duolingo-kunvenoj: nova agado de UEA kaj TEJO Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la ret...
07/09/2022

Partoprenu en Duolingo-kunvenoj: nova agado de UEA kaj TEJO

Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn. Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, sin proponu por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo.

La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe classes.duolingo.com. La nomo de niaj kunvenoj estas "Babilu kun amikemaj esperantistoj" kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12-an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): londonaesperantoklubo.com/OnlineEsperantoCourses.html.

Se vi jam parolas Esperanton flue kaj volas kunlabori kun la kunvenoj "Babilu kun amikemaj esperantistoj", kontaktu la komisiiton de UEA kaj TEJO pri tiu reta agado, Karina Oliveira, per la retadreso [email protected] aŭ per Telegramo (). La kunlaborantoj devos nur veni kaj respondeci dum 20 minutoj pri paroligo de la lernantoj en malgrandaj grupoj laŭ la rimedoj de Zoom. Karina zorgos pri ĉio teknike kaj enhave.

Se vi volas subteni la agadon pri membrovarbado de UEA kaj TEJO, vi bonvenas donaci al Fondaĵo Canuto: uea.org/alighoj/donacoj/canuto. Tio subtenos la aliĝon de komencantoj en UEA kaj TEJO.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (n-ro 1065)

Lanĉita la Almanako Lorenz 2022Estis publikigita la Almanko Lorenz 2022. Temas pri la plej grava tiuspeca publikigaĵo en...
04/09/2022

Lanĉita la Almanako Lorenz 2022

Estis publikigita la Almanko Lorenz 2022. Temas pri la plej grava tiuspeca publikigaĵo en la esperantista mondo.

La ĉefa artikolo pritraktas la 150-an naskiĝdatrevenon de la ĉeĥa esperantisto Francisco Valdomiro Lorenz, al kies omaĝo oni nomis la brazilan eldonejon, kiu respondecas pri tiu eldono. Alia elstara teksto estas la intervjuo kun la hinda profesoro Probal Dasgupta, eks-prezidanto de UEA.

Oni povas mendi tiun libron ĉe la retejo www.editoralorenz.com.br aŭ per la telefono 55 21 98427-8080.

Komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazanta en Montrealo (Kanado). Nun spekteblas la komitatkunsido d...
06/08/2022

Komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazanta en Montrealo (Kanado). Nun spekteblas la komitatkunsido de UEA.

Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popolojEn 1887, L. L. Zamenhof publikigis la un...
26/07/2022

Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj

En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

Malegaleco inter lingvoj estas inter tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco.

Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Lingva diverseco estas unu el la riĉaĵoj de la mondo. Pro tio ni aparte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, iniciatitan de UN kaj Unesko. La Jardeko estos la temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo la 6-an ĝis la 13-an de aŭgusto 2022. Protektado kaj progresigo de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta por nia repaciĝo kun la Tero kaj ties multspeciaj loĝantoj.

Per lastatempa rezolucio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove emfazis la gravecon de multlingvismo kaj honorado de la lingvoj de la mondo. Ne sufiĉas instrukcii al la mondo per la grandaj lingvoj; necesas aŭskulti la voĉojn eĉ de la plej malgrandaj. Jen rolo por Esperanto, kiel ligilo inter ĉiuj mondaj lingvoj.

Nur la plej ampleksa dialogo inter ĉiuj popoloj de la mondo, per multlingvismo kaj per Esperanto, ebligos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, renovigi multflankismon, kaj labori laŭ la vortoj de Zamenhof: "Rompu, rompu la murojn inter la popoloj.” En tiu senco ni konstruu pacon per homaj rajtoj kaj per evoluigo por ĉiuj, kaj ni tion faru en spirito de kunlaboro kaj amikeco.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (n-ro 1047)

Ŝlosilringoj kaj aliaj Esperantaĵoj disponeblaj ĉe la libroservo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
15/07/2022

Ŝlosilringoj kaj aliaj Esperantaĵoj disponeblaj ĉe la libroservo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

La datrevena festo de KKEAffonso Soares prelegas en Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu kompletigis 71 jarojn da t...
15/07/2022

La datrevena festo de KKE

Affonso Soares prelegas en Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu kompletigis 71 jarojn da treege fruktodona ekzisto.

KKE prezentas sian novan ciferecan panelon. Oni ĝin metos en la fasado de la Konstruaĵo Itu, en la urbocentro de Rio-de-...
15/07/2022

KKE prezentas sian novan ciferecan panelon. Oni ĝin metos en la fasado de la Konstruaĵo Itu, en la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro, kie situas la sidejo de KKE.

Prelego omaĝe al la 71-a datreveno de KKEKomenciĝis la prelego de Affonso Soares pri la 71-a datreveno de Kultura Kooper...
15/07/2022

Prelego omaĝe al la 71-a datreveno de KKE

Komenciĝis la prelego de Affonso Soares pri la 71-a datreveno de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Ĝi spekteblas per la platformo Zoom.

Ligilo: https://zoom.us/
ID-numero: 895 5625 9952
Pasvorto: 350924

Kultura Kooperativo de Esperantistoj hodiaŭ kompletigas 71 jaroj da bonaj servoj por Esperanto. Dankon al ties fondantoj...
14/07/2022

Kultura Kooperativo de Esperantistoj hodiaŭ kompletigas 71 jaroj da bonaj servoj por Esperanto. Dankon al ties fondantoj! Gratulon al ĝiaj nuntempaj anoj! Vivu KKE!

Katolika Eklezio kanonizis plian esperantistan sanktulonPlia esperantisto estis deklarita sanktulo de la Katolika Eklezi...
10/06/2022

Katolika Eklezio kanonizis plian esperantistan sanktulon

Plia esperantisto estis deklarita sanktulo de la Katolika Eklezio. La 15-an de majo Papo Francisko kanonizis la nederlandan karmelanan pastron Anno Sjoerd Titus Brandsma.

Tiu kleriko naskiĝis je la 23-a de februaro 1881, en Bolsward, okcidenta Nederlando. Li forpasis la 26-an de julio 1942 en la Dachau-koncentrejo, en suda Germanujo, kien li estis arestita pro siaj kritikoj al la naziaj politikoj.

Interalie Sankta Titus Brandsma fondis la Universitaton Radboud en sia naskiĝlando. En 1985 la tiama Papo Johano Paŭlo la Dua igis lin beato, kiel “martiro de la libereco de la esprimado”.

Sankta Titus Brandsma estis membro de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Fakte li estas la nura esperantista saktulo, kiu estis membro de tiu institucio. Tial li estas patrono de la katolikaj esperantistoj. Krome li varbis kolegojn por la Esperanta movado.

Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022) Kadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Af...
09/06/2022

Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022)

Kadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso.

Ĉiuj detaloj pri la strukturo de la kurso kaj la lanĉo de la projekto troviĝas en dokumento de UEA-ILEI. La kurso komenciĝos la 19-an de septembro: lecionoj daŭros ĝis la 17-a de decembro, sed enplektiĝo en la laboroj de la 8-a AKE ankaŭ estas parto de la agado. Entute temos pri 45 instruhoroj plus aktivecoj. Laŭplane 20 homoj devos partopreni la kurson kiel lernantoj. La elektita instruonto laŭnecese ricevos: 1) biletojn por vojaĝi al Senegalo; 2) loĝejon en Senegalo; 3) stipendion, por sinnutrado kaj aliaj bezonoj, je la valoro de ĝis 2200 EUR.

Interesatoj devas sendi sian kandidatiĝon per la kandidatiĝilo (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Instruu-Esperanton-en-Senegalo-kun-stipendio-(septembro-decembro-2022) aŭ rekte al la retadreso [email protected]. La kandidatiĝo devas esti farita de la interesato mem kaj devas informi:

* plenan nomon (kiel en oficiala identiga dokumento);
* sekson (nedevige);
* naskiĝdaton;
* plenan loĝadreson (kun poŝtkodo, se estas);
* telefonnumeron, se estas;
* UEA-kodon, se estas;
* ĉu la kandidato havas pasporton kaj, se jes, emisiintan landon;
* ĉu la kandidato havas KER-ekzamenan atestilon aŭ alian Esperantlingvan atestilon kaj, se jes, je kiuj niveloj;
* mallongan priskribon de antaŭaj instruspertoj;
* kaj motivojn de la kandidatiĝo.

La informojn ricevos ĵurio, kiu respondecas pri la elekto de la instruonto. Kandidatoj povos esti kontaktitaj por intervjuo kun la ĵurio, kiu okazos rete. Ne estas fiksa limdato por akcepto de kandidatiĝoj, sed la ĵurio povas fari sian decidon iam ajn dum la periodo ĝis la kurso, pro kio pli fruaj kandidatiĝoj nature ĝuos pli da ŝanco.

La kurso en Dakaro celas ne nur helpi la laborojn ĉirkaŭ la 8-a AKE, sed ankaŭ fortigi la Esperanto-movadon en Senegalo. La tuta buĝeto de la kurso estas de 6000 EUR, kun parto destinita al informagado, cele al diskonigo de la kurso en Senegalo kaj de Esperanto mem. Donacoj por informado kaj por agado en Afriko bonvenas ĉe la fondaĵoj Informado kaj Afriko de UEA.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA (n-ro 1027)

Nord-Amerika gazeto serĉas kunlaborantojnLa ligo Esperanto-USA serĉas redaktorojn por la revuo Usona Esperantisto. Oni a...
08/06/2022

Nord-Amerika gazeto serĉas kunlaborantojn

La ligo Esperanto-USA serĉas redaktorojn por la revuo Usona Esperantisto. Oni akceptas tekstojn en la kategorioj intervjuo kaj recenzoj (literatura kaj muzika). La interesatoj devas sendi retpoŝatan mesaĝon al la direktoro, Hoss Firooznia, kies adreso estas [email protected]. Detaloj troveblas ĉe la retejo www.esperanto-usa.org.

🔥

El Popola Ĉinio en nova grafika aranĝoLa retejo El Popola Ĉinio estis tute renovigita. La nova pli simpla fasono celas f...
07/06/2022

El Popola Ĉinio en nova grafika aranĝo

La retejo El Popola Ĉinio estis tute renovigita. La nova pli simpla fasono celas faciligi la retumadon, donante al tiu retejo modernan kaj malpezan aspekton. La enhavo sin dividas en plurajn sekciojn, reprezentitajn per la rubrikoj Ĉefpaĝo, Esperantujo, Internacia, Ĉina, Ekonomio, Turismo, Naturo, Radio kaj Video. Ekzistas krome ligiloj por la retpaĝo de Ĉina Esperanto-Ligo, por la revuo Unekso-kuriero kaj por kurso de la Internacia Lingvo. La TTT-ejo El Popola Ĉinio troviĝas ĉe www.espero.com.cn.

Internacia konkurso por esperantistaj ĵurnalistojTutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Flandra Esperanto-Li...
06/06/2022

Internacia konkurso por esperantistaj ĵurnalistoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Flandra Esperanto-Ligo (FEL) estigis redakto-konkurson. Ties celo estas eltrovi novajn talentojn por la Internacilingva ĵurnalismo. La interesatoj devas verki artikolojn por la revuo Monato, pri temoj donitaj de la organiza komitato. La elektotoj ricevos unujaran aliĝon al TEJO kaj kvarmonatan abonon de tiu gazeto. La tekstoj devas esti alsenditaj ĝis la 12-a de junio. La regularo troviĝas ĉe https://www.tejo.org/konkursomonato/.

Radio - Radio Havano Kubo Programo elsendita la 5-an de junioPrezentado/redaktado: Maritza Gutierrez kaj skipoEnhavo: no...
05/06/2022

Radio - Radio Havano Kubo

Programo elsendita la 5-an de junio
Prezentado/redaktado: Maritza Gutierrez kaj skipo
Enhavo: novaĵoj el Kubo, internaciaj kaj movadaj informoj, muziko ktp.

La Esperantlingvaj elsendoj de Radio Havano Kubo havas lokon ĉiudimanĉe, je la jenaj frekvencoj:
7h00 (UTC) 6100 kHz
8h00 (UTC) 6100 kHz
16h00 (UTC) 11760 kHz
23h30 (UTC) 15730 kHz

Radio Havano Kubo Esperanto 05-06-22. Radio Habana Cuba Esperanto 05-06-22.

Radio - Radio Rio de Janeiro Programo "Esperanto, la Lingvo de Frateco" (portugallingve)Elsendita je la 4-a de junioPrez...
05/06/2022

Radio - Radio Rio de Janeiro

Programo "Esperanto, la Lingvo de Frateco" (portugallingve)
Elsendita je la 4-a de junio

Prezentado: Givanildo Costa
Enhavo: Givanildo Costa intervjuis la vic-prezidanton de Brazila Spiritisma Federacio, Geraldo Campetti Sobrinho. Ili parolis pri la temo "La Spiritisma Libro kaj Esperanto: konsolante, klarigante kaj edifante".

Radio Rio de Janeiro - AM 1400 kHz
Retejo: https://radioriodejaneiro.digital/

FAÇA PARTE DO CLUBE DA FRATERNIDADE E CONTRIBUA COM A RÁDIO RIO DE JANEIRO PARA MANTER ESTE TRABALHO EM PROL DA DIVULGAÇÃO DA DOUTRINA ESPÍRITA!ACESSE: http:...

Endereço

Niterói, RJ

Notificações

Seja o primeiro recebendo as novidades e nos deixe lhe enviar um e-mail quando Esperanto Ilustrita posta notícias e promoções. Seu endereço de e-mail não será usado com qualquer outro objetivo, e pode cancelar a inscrição em qualquer momento.

Entre Em Contato Com O Negócio

Envie uma mensagem para Esperanto Ilustrita:

Vídeos

Compartilhar


Outra Empresa de comunicação e notícias em Niterói

Mostrar Tudo