Monato

Monato MONATO estas internacia magazino pri politiko, moderna vivo, kulturo, scienco, ekonomio ktp

La plej ofte vokata artikolo el la retejo de Monato en la lastaj du semajnoj estis „D.R. Kongo: malhela bildo 60 jarojn ...
23/09/2024

La plej ofte vokata artikolo el la retejo de Monato en la lastaj du semajnoj estis „D.R. Kongo: malhela bildo 60 jarojn post la sendependiĝo” de Arlain Kizeyidio Ko-Mayinda. Ĝi estas legebla de https://www.monato.be/publika/013587p.php.

Tuj sekvas en la statistiko la du jenaj artikoloj:
„Instruisto hazarde retrovis ŝtelitan pentraĵon” de Roberto Pigro (https://www.monato.be/publika/013577p.php) kaj
„Israelo: Protestoj kaj dilemo” de Nican Cvi Kohen (https://www.monato.be/publika/013591p.php).

Lode, la nova oficisto de FEL, tralegas la novan numeron de MONATO.
13/09/2024

Lode, la nova oficisto de FEL, tralegas la novan numeron de MONATO.

La subita liberigo de Julian Assange estis granda novaĵo. Kiom grava estas gazetara libereco? Grava temo en mondo en kiu...
16/07/2024

La subita liberigo de Julian Assange estis granda novaĵo. Kiom grava estas gazetara libereco? Grava temo en mondo en kiu ĵurnalistoj „hazarde falas tra la fenestro de sia hotelĉambro” aŭ simple ne riskas skribi, kion ili eltrovis pri iuj t.n. „demokratiaj” respublikoj.

24/06/2024

La plej ofte konsultata artikolo en la retejo de Monato dum la pasinta semajno restis:

1) „Ĝustamezure de via nostalgio!” de Fernando Pita (https://www.monato.be/publika/013254p.php)

tuj sekvata de

2) „Bela voĉo, bela vivo” de Rogier Huurman (https://www.monato.be/publika/013538p.php)

3) „Gramatiko ne por komencantoj” de Renato Corsetti (https://www.monato.be/publika/013546p.php)

4) „Feoj kaj fiŝoj” de Julius Hauser (https://www.monato.be/2012/010766.php)

5) „Monda produktado modere kreskas” de Evgeni Georgiev (https://www.monato.be/2012/010785.php)

La pozicio de la tri unuaj estas logika, ĉar temas pri aktualaj artikoloj. Pri la du postaj, el la jaro 2012, ni povas supozi nur, ke iu kursgvidanto sugestis al siaj kursanoj konsulti ilin?

La plej ofte legata artikolo en la retejo de Monato pasintsemajne estis „Ĝustamezure de via nostalgio!”, recenzo de Fern...
17/06/2024

La plej ofte legata artikolo en la retejo de Monato pasintsemajne estis „Ĝustamezure de via nostalgio!”, recenzo de Fernando PITA pri la libro „Bunsun kaj Aiko” de Cho Sung Ho:

Teksto el la internacia magazino sendependa MONATO

4 artikoloj pri politiko, 4 librorecenzoj, 4 paĝoj pri arto kun multaj belaj fotoj, tekstoj pri moderna vivo, turismo, s...
16/06/2024

4 artikoloj pri politiko, 4 librorecenzoj, 4 paĝoj pri arto kun multaj belaj fotoj, tekstoj pri moderna vivo, turismo, scienco kaj medio ... jen la konciza enhavo de la julia numero de Monato, kiu ĉi-semajne iris al la abonantoj.

Pasintmonate Monato malfruis je du tagoj. Nun, por kompensi, Monato estis liverita du tagojn antaŭ la normala aperdato a...
13/06/2024

Pasintmonate Monato malfruis je du tagoj. Nun, por kompensi, Monato estis liverita du tagojn antaŭ la normala aperdato al la poŝto! 😊 [foto: Klaas Dijkstra]

"La stranga grupo" de Michel Marko estas senpage legebla novelo el Monato 2000/10, p. 29 PDF-formo: https://www.monato.b...
01/06/2024

"La stranga grupo" de Michel Marko estas senpage legebla novelo el Monato 2000/10, p. 29
PDF-formo:https://www.monato.be/2000/monato200010.pdf =28

Kial tiu ĉi ĉarma paro aperas nun en la kovrilpaĝo de MONATO? Legu ĉion en la junia numero de 2024, kiu hodiaŭ iris al l...
15/05/2024

Kial tiu ĉi ĉarma paro aperas nun en la kovrilpaĝo de MONATO? Legu ĉion en la junia numero de 2024, kiu hodiaŭ iris al la abonantoj. Ne-abonantoj povas parte legi ĝin en www.monato.be

La maja numero de Monato estis sendita hodiaŭ al la abonantoj. Ĝi enhavas 19 artikolojn, ĉi-foje ĉefe el Afriko, Eŭropo ...
15/04/2024

La maja numero de Monato estis sendita hodiaŭ al la abonantoj. Ĝi enhavas 19 artikolojn, ĉi-foje ĉefe el Afriko, Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Agrablan legadon!

La ĉefartikolo en la nuna aprila numero de Monato temas pri la signifo de Aleksej Navalnij por Rusio kaj por la libera m...
15/03/2024

La ĉefartikolo en la nuna aprila numero de Monato temas pri la signifo de Aleksej Navalnij por Rusio kaj por la libera mondo. Ĝin verkis Kalle Kniivilä, konata specialisto pri la temo.

Ĉu vi volas scii pli pri Aleksej Navalnij? Antaŭ du jaroj aperis en Monato la artikolo „Portreto de opoziciulo” pri li, ...
18/02/2024

Ĉu vi volas scii pli pri Aleksej Navalnij? Antaŭ du jaroj aperis en Monato la artikolo „Portreto de opoziciulo” pri li, sed ĝi estas nun pli aktuala ol iam. Jen la artikolo mem en teksta formo https://www.monato.be/publika/013054p.php kaj jen la tuta numero de Monato en kiu ĝi aperas:https://www.monato.be/2022/pdf/monato202203.pdf

La marta numero de Monato estis sendita hodiaŭ al la abonantoj de la bitaj versioj kaj morgaŭ estos sendata al tiuj de l...
15/02/2024

La marta numero de Monato estis sendita hodiaŭ al la abonantoj de la bitaj versioj kaj morgaŭ estos sendata al tiuj de la presita formo. Pri la enhavo vi povas ekscii el la filmeto de la ĉefredaktoro: https://youtu.be/e5Rv7DiLt64

Dek-kvino da lokaj korespondantoj de MONATO verkis por la nova, februara numero pri plej diversaj temoj: politiko, moder...
16/01/2024

Dek-kvino da lokaj korespondantoj de MONATO verkis por la nova, februara numero pri plej diversaj temoj: politiko, moderna vivo, komputado, scienco, lingvo, arto ... Se tiu numero ankoraŭ ne atingis vin, vi jam povas gustumi kelkajn artikolojn en www.monato.be kaj aŭskulti la prezenton de tiu numero en www.monato.be/jutubo
Agrablan legadon!

La redakcio de Monato deziras al ĉiuj feliĉan novan jaron.
31/12/2023

La redakcio de Monato deziras al ĉiuj feliĉan novan jaron.

Feliĉan novan jaron 😉 La januara numero de Monato estas nun ekspedata al la abonantoj de la bita versio kaj poste en la ...
15/12/2023

Feliĉan novan jaron 😉 La januara numero de Monato estas nun ekspedata al la abonantoj de la bita versio kaj poste en la tago al la abonantoj de la presita versio. Agrablan legadon!

La redakta teamo de PIV ĵus publikigis interesan statistikon. Monato estas la kvare plej grava fonto el kiu PIV citas, p...
24/11/2023

La redakta teamo de PIV ĵus publikigis interesan statistikon. Monato estas la kvare plej grava fonto el kiu PIV citas, post citaĵoj de Zamenhof, el la Malnova Testamento kaj de Kazimierz Bein. Dankon al ĉiuj niaj aŭtoroj, redaktoroj kaj lingvaj reviziantoj!

La decembra numero de Monato ĵus iris al la abonantoj kaj en www.monato.be/jutubo aperas komentoj pri kelkaj artikoloj e...
15/11/2023

La decembra numero de Monato ĵus iris al la abonantoj kaj en www.monato.be/jutubo aperas komentoj pri kelkaj artikoloj el ĝi. Amuzan legadon!

Kio restas el malaperinta lingvo? Kelkfoje unuopaj radikoj en la vorttrezoro de aliaj lingvoj, aŭ iuj loknomoj. Alifoje ...
04/11/2023

Kio restas el malaperinta lingvo? Kelkfoje unuopaj radikoj en la vorttrezoro de aliaj lingvoj, aŭ iuj loknomoj. Alifoje iu nekomprenebla skribaĵo en kaverno aŭ sur ŝtono. Fojfoje absolute nenio. Pli ĝuste: io eble restas, sed ni ne serĉas en la ĝusta loko. Skipo de esploristoj komprenis, kien pli bone iri. Legu plie ĉe https://www.monato.be/2021/012784.php

Kiel rekoni torditajn, simpligitajn aŭ manipulajn mesaĝojn? MONATO parolis kun Rakoen Maertens, psikologo, kiu aparte in...
30/10/2023

Kiel rekoni torditajn, simpligitajn aŭ manipulajn mesaĝojn? MONATO parolis kun Rakoen Maertens, psikologo, kiu aparte interesiĝas pri tiu fenomeno. Legu la tutan artikolon ĉe https://www.monato.be/2021/012872.php (el Monato 2021:06)

La novembra numero de Monato estis ekspedita hodiaŭ al la abonantoj de la bitaj versioj. Morgaŭ ĝi survojos al la abonan...
15/10/2023

La novembra numero de Monato estis ekspedita hodiaŭ al la abonantoj de la bitaj versioj. Morgaŭ ĝi survojos al la abonantoj de la presita versio. Agrablan legadon al ĉiuj!

Eskapu!Pro la forta altiĝo de iuj eldonkostoj, i.a. papero, elektro, afranko, tre verŝajne la tarifo de Monato baldaŭ ŝa...
11/09/2023

Eskapu!

Pro la forta altiĝo de iuj eldonkostoj, i.a. papero, elektro, afranko, tre verŝajne la tarifo de Monato baldaŭ ŝanĝiĝos. Sed, bona novaĵo: Vi povas eskapi tiujn pli altajn tarifojn, pagante vian novan kotizon al la eldonejo aŭ al via peranto antaŭ la 1a de novembro 2023. Kaj alia bona novaĵo: vi povas tuj pagi la malnovan kotizon por pluraj jaroj. Tiel vi evitos plialtiĝon dum multaj jaroj!

Jen la malnovaj tarifoj, kiuj plu validas por fruaj pagantoj:

MONATO - internacia magazino sendependa

Alexander Shlafer parolas pri siaj travivaĵoj kielmultjara redaktoro de la rubriko Politiko en la internacia magazino Mo...
31/07/2023

Alexander Shlafer parolas pri siaj travivaĵoj kiel
multjara redaktoro de la rubriko Politiko en la internacia magazino Monato en la jena filmo:

Alexander Shlafer parolas pri siaj travivaĵoj kielmultjara redaktoro de la rubriko Politiko en la internacia magazino Monato. Por pli da informoj, vi povas l...

La dika duobla numero de   estas preta por ekspedo al la abonantoj. La ĉefredaktoro iom prilumas tiun numeron en sia ĉiu...
16/07/2023

La dika duobla numero de estas preta por ekspedo al la abonantoj. La ĉefredaktoro iom prilumas tiun numeron en sia ĉiumonata babilado: www.monato.be/jutubo

Address


Opening Hours

Monday 10:00 - 17:00
Tuesday 10:00 - 18:00
Wednesday 10:00 - 13:00
Thursday 11:00 - 17:00
Friday 10:00 - 17:00

Telephone

+3232343400

Alerts

Be the first to know and let us send you an email when Monato posts news and promotions. Your email address will not be used for any other purpose, and you can unsubscribe at any time.

Contact The Business

Send a message to Monato:

Videos

Shortcuts

  • Address
  • Telephone
  • Opening Hours
  • Alerts
  • Contact The Business
  • Videos
  • Claim ownership or report listing
  • Want your business to be the top-listed Media Company?

Share